22/01/2014
Feliĉan novan jaron 2014 deziras al vi
EsperantoLand :-)
Prezento de gimnastiko sub la titolo "Artfajraĵo de gimnastiko - Esperanto" turneis dum kvar semajnoj tra Germanio, ĝis post kelkaj tagoj. 200.000 homoj entute spektos la prezenton, supozeble do pluraj milionoj vidis la varbadon pri ĝi, la raportojn kaj la vorton "Esperanto".
Nia novjara saluto konstatas kun ĝojo, ke evidente Esperanto intertempe havas sufiĉan prestiĝon por ke oni nomu tian gimnastiko-turneon laŭ ĝi. Same kiel aliaj organizaĵoj (ekz. BMW) nomis ion laŭ nia lingvo aŭ gratulis al ni, menciis nin, uzas aŭ ofertas nian lingvon. Ni ja atingis pli multe ol kelkfoje ni pensas.
La novjara saluto finas per kelkaj pensoj pri tio, kiel indas nun pluiri:
Plej esence: Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio! :-)
Aldone:
- Ni plukonstruu Esperantujon - renkontiĝojn, retejojn, librojn, muzikon...
- Ni pli multe informu la eksteran mondon pri Esperanto kaj Esperantujo tiaj kiaj ili estas (kaj eble ni prisilentu niajn planojn kaj revojn por ne daŭre aŭdi, ke ni kaj niaj antaŭuloj ja jam paroladas pri tio ekde cento da jaroj kaj tamen ankoraŭ ne videblas la fina sukceso...)
- Ni parkerigu, ke informado kaj varbado bezonas ripetadon, sep fojoj estas bona takso. Aldone ni konsciu, ke nur proksimume unu procento de nia publiko estos preta efektive lerni kaj iam apliki Esperanton, fakte ĉefe junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. (Tio kune signifas, ke ni devas vere multege informi por gajni unu novan Esperanto-parolanton - eble eĉ pli ol milfoje. Unu plia kaŭzo por intensigi la gazetarajn rilatojn, kiuj permesas tre amasan informadon.)
Kaj kio pri la angla kaj pri tiuj Esperanto-malamikoj, kiuj malĝuste kaj malafable informas pri Esperanto? Nu, dek procentoj estas kontraŭ ĉio, diris ŝajne John F. Kennedy; tion ne eblos ŝanĝi...
Ni ne sukcesos progresigi Esperanton, se ni perdos nian energion en la bataloj kontraŭ la angla lingvo kaj kontraŭ Esperanto-malamikoj.
Kontraste ni flegu la amikojn de nia lingvo, kiuj ja estas multnombraj, kiel denove montras la "artfajraĵo de gimnastiko".
Ĉion plej bonan, multajn belajn Esperanto-horojn, Esperanto-tagojn, Esperanto-jarojn...
Feliĉan jaron 2014
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
"Ni estu honestaj. Kial nin interesu Esperanto? La angla kiel mondlingvo, ankaŭ la franca, la rusa kaj la ĉina, eble ankoraŭ la hispana, la portugala, en embaraso la germana. Sed la artefarita lingvo Esperanto? Supozeble ne."(Originalo: Seien wir doch ehrlich. Was haben wir schon mit Esperanto am Hu...